Oddbean new post about | logout
 Ankaŭ mi, ĉar mi ĉiutage parolas la svahilan, sentas svahilan influencon en mia esperanto. 
Ekzemple nune mi pli malofte uzas definitan artikolon esperante. 
(Svahila lingvo ne havas nek definita nek nedefinita artikolo dum esperanto nur havas definitan artikolon sed laŭkutime ĝi estas tre fleksebla kaj oni povas forlasi ĝin multfoje.) 
 @3b5b25d0 ĉu esperanto similas al la svahila en aliaj aspektoj? Ekz. kiel oni formas vortojn el radikoj en la svahila? 
 @c347f127 jes, fakte la svahila tre similas la esperanta! Pro ĝiaj ĉeloj kaj ĝia strukturo...

Post kelkaj tagoj mi skribos pli kompletan fadenon pri tio. 
 @3b5b25d0 estas ankaŭ simileco kun la finna. Ekz. la distingo inter -ig ja -iĝ verboj estas grava, kaj la maniero konstrui vortojn el radikoj.

Interesas kiom Esperanto, malgraŭ la originoj de ties leksiko, havas similecon al nehindeŭropaj lingvoj. 
 @c347f127 Jes vi pravas!

Eble Zamenhof ankaŭ konis la hebrean kaj ĝi inspiriĝis lin pri la maniero konstrui vortojn el radikoj kiun oni trovas (inter aliaj) en la semidaj lingvoj (kiel la ebrean kaj la araba ekzemple)... 
 @3b5b25d0 la araba iom influis la svahilan ĉu ne? 
 @c347f127 jes, la svahila vortaro havas multajn vortojn el la araba. 
 @3b5b25d0 antaŭ longa tempo, @2545c77b	 diris al mi (iom ŝerce), ke la uzo de “la" de rusaj esperantoj estas nur hazarda.  :) 
 @db0e4b74 @2545c77b verdire mi ne komprenis la serĉo 🤔 
 @3b5b25d0 Nu, la fundamenta gramatiko sugestas, ke “La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas tute ĝin ne uzi.” Sed tio klare markas onin kiel komencanton, ĉu? Kion oni faru, se oni jam sentas sin spertulo, sed la uzadon de la artikolo oni daŭre ne komprenas? Oni disĵetu artikolojn hazarde tra la tekston, kaj esperu, ke niniu rimarkos, ĉar ĝi ja plenumas neniun gravan rolon en esperanto, tiu artikolo. Almenaŭ de mia rusinfluita vidpunkto. 😉 

@db0e4b74 
 @3b5b25d0 Nu, pli serioze, ĝi ja plenumas gravan rolon komfortigi homojn kiuj kutimas al artikoloj en sia denaska lingvo. Kaj ni havas kelkajn tre oftajn kaj klarajn situaciojn, kie oni atendos artikolon (“mi legas libron, la libro estas interesa”) kaj estus konfuzitaj te ties manko. Sed mi ne fidas artikolojn (en esperanto) por esprimi pli fajnajn nuancojn, kaj mi ĉiam miras, se iu gramatikisto donas detalajn plurpaĝajn instrukciojn pri rekomendata uzo. Kiu legus tiujn antaŭ paroli?
@db0e4b74 
 @2545c77b @db0e4b74 la konteksto ankaŭ tre gravas por la kompreno! 

Mi legis en lingvistikolibro ke en la ĉinia oni povas diri: 

"la homo faligis la akvomelonon kaj eksplodis. "

En la franca kaj multaj aliaj lingvoj oni devas aldoni "ĝi" antaŭ "eksplodis" sed por la konteksto oni tute ne povas erari ĉar homoj ne eksplodas!..
(Vi povas uzi "spliti" se vi pli ŝatus)

Mi ne scias se en PMEG estis skribita pri tio... 
 @3b5b25d0 nu, ĉinlingve ne estas (laŭtparola) distingo inter "ĝi" kaj "li" do neniel klarigus, ke oni aldonu pronomo al "eksplodis," ĉu ne? :) 

@2545c77b 
 @db0e4b74 @2545c77b prave, tamen ĝi estas deviga ! 
 @2545c77b @db0e4b74 Mi pensi precize tion kion vi menciis pri artikoloj el la fundamenta gramatiko. 
Vi konsentos ke malsimilas tute ne uzi artikolojn kaj uzi ilin hazarde!😁

Mi havas demandon: ĉu la rusa ankaŭ ne havas nek definitan nek nedefinitan artikolon kiel la bantuaj lingvoj ? 
 @3b5b25d0 En la rusa ni ne havas, la difinecon oni povas montri per “tiu ĉi”, kiam oni vere bezonas tion. 

La bulgara estas  pli malpli ununura slava lingvo kun artikoloj (ĝi havas la difinan, kaj oni metas ĝin fine de la vorto). @db0e4b74 
 @2545c77b @db0e4b74 Bone! Do rusa havas almenaŭ unu similecon kun bantuaj lingvoj. 
Interese pri la bulgara, ankaŭ la rumana (malgraŭ ĝi estas Latina lingvo) metas la definitan artikolon fine de la vorto... 
 @3b5b25d0 Ankaŭ nordaj ĝermanaj lingvoj faras tion. Svede “en hund” estas “hundo”, dum esperanta “la hundo” estos “hunden”. @db0e4b74