Oddbean new post about | logout
 nostr:npub18ddjt5ruzl9jqc7gcxrvczu5f3843d32q3ve8cmnhkvq9rcn5lmqs35qhz Nu, pli serioze, ĝi ja plenumas gravan rolon komfortigi homojn kiuj kutimas al artikoloj en sia denaska lingvo. Kaj ni havas kelkajn tre oftajn kaj klarajn situaciojn, kie oni atendos artikolon (“mi legas libron, la libro estas interesa”) kaj estus konfuzitaj te ties manko. Sed mi ne fidas artikolojn (en esperanto) por esprimi pli fajnajn nuancojn, kaj mi ĉiam miras, se iu gramatikisto donas detalajn plurpaĝajn instrukciojn pri rekomendata uzo. Kiu legus tiujn antaŭ paroli?
nostr:npub1mv8ykaxq58a0shwh5eddvu93dwtvlx7akzcgkstpvdk9wk77mtlsascvpa