Oddbean new post about | logout
 @a196a1da @2545c77b @db0e4b74 Jes homoj povus eksplodi tio eĉ okazis en Francujo 😥 
Do mi korektis kaj mi proponis pli klaran vorton : "spliti".
Tamen vi pravas: klara kaj facila komprenado estas kiu plej gravas esperante. 
Mi nur volis insisti pri la malsamaj logikoj kiu verkas en malsamaj lingvoj. 
En la kirunda pro la strukturo je nomaj klasoj oni ofte povas diveni la subjekton aŭ la objekton...

Ekz: Turarukize : Ni skapis ĝin ( -RU- por Urupfo = la morton  )
Iradukunda (i por Imana"= Deo)

1/.. 
 @a196a1da @2545c77b @db0e4b74 La nomaj klasoj ne havas nur unu nomo do la konteksto certe ankaŭ gravas. (Ĉar por fremduloj tio tre malfacilas!)

NB: "ni skapis ĝin" estas ofte skribita suraŭtobuse 😁

2/2 
 @3b5b25d0 tiuj klasoj estas interesa afero. Estas libro pri kategorioj ĝenerale, verkita de George Lakoff, nomita "Virinoj, Fajro, kaj Danĝeraj Aferoj" - la titolo devenas de noma klaso en iu indiĝena lingvo de aŭstralio, en kiuj la sama klaso enhavas tiuj ĉi tri aferojn, kaj kial tio povas havi sencon malgraŭ tio:  ke virinoj ne (necese) estas fajraj nek danĝeraj. :)

(La senco estas tio: ke la kategorioj de la menso havas komplikan strukturon)
  
@a196a1da @2545c77b 
 @db0e4b74 @a196a1da @2545c77b Jes! Mi aŭdis pri tiu libro (sed mi ne ĝin legis)! 
 @3b5b25d0 mi legis antaŭ multaj jaroj.  La verkisto konstatis, miaopinie, teorion pri “radiantaj kategorioj," kun centraj kaj malcentraj subkatekorioj, kiuj (malsamaj de logikaj kategorioj) ne havas "necesaj/sufiĉaj devaĵoj" por inkluziviĝi.  Ni pensas per tiaj kategorioj, ne per logikaj kategorioj.  

(Mi eble tute fuŝas la terminojn, provante mallerte priskribi tian verkon esperante)

@a196a1da @2545c77b 
 @3b5b25d0
Ĉiukaze, "akvomelonon" ne povas esti la subjekto de iu ajn verbo, pro la jena simpla kialo: ĝi estas akuzativo!
Aldone, Esperante (kaj same ankaŭ itale), por diri ke la falinta akvomelono eksplodas, mi ne skribus "...akvomelonon kaj ĝi eksplodis", sed "...akvomelonon kiu eksplodas".
@a196a1da @2545c77b @db0e4b74 
 @a3204ad6 @a196a1da @2545c77b @db0e4b74 prave, ankaŭ en la franca oni skribus tiel.