@3b5b25d0 tiuj klasoj estas interesa afero. Estas libro pri kategorioj ĝenerale, verkita de George Lakoff, nomita "Virinoj, Fajro, kaj Danĝeraj Aferoj" - la titolo devenas de noma klaso en iu indiĝena lingvo de aŭstralio, en kiuj la sama klaso enhavas tiuj ĉi tri aferojn, kaj kial tio povas havi sencon malgraŭ tio: ke virinoj ne (necese) estas fajraj nek danĝeraj. :) (La senco estas tio: ke la kategorioj de la menso havas komplikan strukturon) @a196a1da @2545c77b
@db0e4b74 @a196a1da @2545c77b Jes! Mi aŭdis pri tiu libro (sed mi ne ĝin legis)!
@3b5b25d0 mi legis antaŭ multaj jaroj. La verkisto konstatis, miaopinie, teorion pri “radiantaj kategorioj," kun centraj kaj malcentraj subkatekorioj, kiuj (malsamaj de logikaj kategorioj) ne havas "necesaj/sufiĉaj devaĵoj" por inkluziviĝi. Ni pensas per tiaj kategorioj, ne per logikaj kategorioj. (Mi eble tute fuŝas la terminojn, provante mallerte priskribi tian verkon esperante) @a196a1da @2545c77b