Mi ĉesis vidi mian etendan familion dum 7 jaroj. Kiam ni denove renkontiĝis, mi kantis Keine Lust de Rammstein dum la karaokeumado por ke ili neniam forgesu, ke mi estas la frenezulo de la familio. (Ili bonŝancas, ke mi ne scipovas kanti per metalaj krioj.) https://youtu.be/1M4ADcMn3dA?si=9uKJetMuF3RETr8C
Mi partoprenis Zoom-renkontiĝon kun firmao, kiu dungas aŭtismulojn. Kelkaj meksikaj aŭtismuloj parolis pri sia sperto. Estis interesege. Ili diris kelkajn netaŭgajn veraĵojn, havis strangajn vizaĝesprimojn, diris frazojn, kiujn ili evidente parkerigis. Estis kvazaŭ vidi min mem.
Hodiaŭ mi ĉeestis ceremonion pri la sendependiĝo de Meksiko en la bazlernejo de mia nevo. Kantante la himnon, mi rigardis la vizaĝojn de la infanoj, tiel belajn, dolĉajn kaj senkulpajn. Mi pensis "ili meritas pli bonan landon kaj estontecon" kaj mi ekploris publike. Kia honto 🥲
Notes by Fanjo 😈 | export